LiteraturoANTAŬ CENT JAROJVerko graveda de vortmagioPrecize antaŭ cent jaroj, en 1916, aperis la unua proza verko de Adriaan Roland Holst, kiu baziĝas sur la kelta mitologio: Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ, verko graveda de brila vortmagio kaj sopiro je neatingeblo, vento kaj maro. Ĝian 100-jariĝon oni intencas festi inter la literaturamantoj. Kiel esperantistoj ni kunfestu! – Christian Declerck majstre tradukis ĝin por ni. Adriaan Roland Holst (1888-1976) estas poeto nederlandlingva, kiu fojfoje verkis ankaŭ proze. Junaĝe, leginte poemaron de sia onklino, la poetino Henriëtte Roland Holst - van der Schalk (1869-1952), li subite konsciiĝis, ke tion fari estas lia estonto: li devos fariĝi poeto. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Gerrit BERVELING
Adriaan Roland Holst: Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ. El la nederlanda tradukis Christian Declerck. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1988. 52 paĝoj, vinktita. ISBN 90-71205-24-X.Por mendi, vi iru al la Retbutiko.
|