LibrojRomantika historia romano el HungarioJen romantika, historia romano de 19a-jarcenta hungara verkisto. La stilo sekvas la normojn en Eŭropo de tiu epoko. Longaj, baroke kompleksaj kaj hiperornamitaj frazoj, kun plurpaĝaj tekstpecoj, kiuj priskribas nur pejzaĝojn, eksterajn kaj internajn, en kiuj nenio fakte okazas. Ne povante plene juĝi la tradukon, mi ne dubas, ke ĝia fideleco al la originalo estas majstra. Ĝi legiĝas flue kaj bone redonas la verkostilon de la epoko. Leganto stumblos je svarmo da nekonataj kaj malĉiutagaj vortoj: dolmano, denaroj, flaĝoleto, kornuso, urogalo, janiĉaroj, buki, pucelo, fiolo ... La tradukinto ne hezitis uzi vortojn, kiujn iuj konsiderus neologismoj: sobirinte, avane, satisfakcio ... La romano formis la bazon por hungara filmo, kiu bone sukcesis, almenaŭ enlande. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Stefan MACGILL
Zsigmond Kemíny: Vidvino kaj ŝia filino. Tradukis Jozefo Horvath. Eldonis Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 2014. 295 paĝoj. ISBN 978-963-571-479-7.
|