TurismoSLOVAKIOBardejov: kulturhistoria perlo de SlovakioLa urbo Bardejov situas en la nord-orienta parto de Slovakio je ĉirkaŭ 450 km de la ĉefurbo Bratislavo. La urbo spegulas la riĉan historion de la slovaka nacio pere de multaj monumentoj. Proksime al Bardejov troviĝas fama banloko. HistorioLa unua skriba mencio pri Bardejov datumas de la jaro 1241. Tiutempe ĝi estis parto de grava komerca vojkruciĝo. Lige kun tio la urbo ricevis diversajn privilegiojn kaj en 1376 la rangon de libera reĝa urbo. Komence de la 16a jarcento ĝi havis gimnazion, muzikan lernejon, teatron ktp. La urbon plurfoje detruis incendioj (1686, 1744, 1878) kaj bataloj. Ĝi suferis ankaŭ peston. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|