NekrologoNe plene ĝemeloj„Paul Gubbins mortinta”, jen la plej ekscita informo inter la cent interrete trovitaj post la reveno de la 101a UK en Nitra. La plej doloriga, ĉar kun tiu homo formortis parto de mia propra vivo, almenaŭ en la sfero de mia ekzistado en Esperantujo kaj aparte kun la magazino MONATO. Kvankam nur unufoje fizike renkontiĝintaj, ni certasence estis ĝemeloj. Ni naskiĝis samjare, esperantistiĝis ambaŭ ĉirkaŭ 1985, ekverkis por MONATO preskaŭ samtempe. Kiam mi verkis mian artikolon 25 jaroj kun MONATO , li frapite replikis: „Ho, jen mia propra historio!” Kaj ankaŭ li deĵoris kiel instruisto. Tio ligas subkonscie, kaj li regis perfekte la germanan lingvon! Kun li mi povis komunikiĝi en diversaj lingvaj, eĉ lingvoludaj niveloj. Kaj li estis same homo interne sendependa, cerbe libera. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. RÖSSLER Franz-Georg
|