MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Ekami por vere ellegi

Ĉi tiun libron La Progresado de l' Pilgrimanto – en la nederlanda lingvo – mi jam legis unuafoje kiel junulo eble 17-18-jara. Mi trovis ĝin ja fascina, sed samtempe strange fremda: mi ja devenis el ortodoksa katolika medio, dum la aŭtoro de la libro, Bunyan, estis puritano; do interfrapiĝis du malsamaj mondoj.

La verko montras la pilgrimadon de iu Kristano. Survoje li multajn personojn renkontas. Temas pri persista alegorio, aventura vojaĝo sur kruda tereno, en sunprilumitaj montetoj kaj tra malhelaj valoj – el la Urbo de l' Pereo al la Ĉiela Urbo (kiel surdorse de la libro oni legas).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gerrit BERVELING
John Bunyan: La progresado de l' pilgrimanto. El la angla tradukis Vinko Ošlak. 288 paĝoj. ISBN 978-9616499-73-6.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28