EkonomioRETVENDEJOJOpenBazaar: senpaga retvendejo por ĉiujNuntempe abundas retvendejoj diversoriginaj. La plejparto vendas produktojn de iu entrepreno aŭ asocio, ekzemple la „Retbutiko” (www.retbutiko.be) de Flandra Esperanto-Ligo. Aliaj komencis kiel retvendejo por unu entrepreno, sed evoluis kaj nun ankaŭ peras retvendojn por aliaj, ekzemple Amazon. Tria kategorio dekomence estis kreita kiel tutmonda vendejo, kie ĉiuj povas vendi ĉiajn produktojn al ĉiuj; la plej granda estas eBay. Antaŭ kelkaj monatoj aldoniĝis novulo: OpenBazaar 1. La plej grandaj, Amazon kaj eBay, ricevas kritikojn, ĉar ili emas misuzi sian preskaŭ monopolan pozicion, interalie fakturante tro altajn makleraĵojn. Kontraste al tio, OpenBazaar promesas tute senkostan kaj senregulan peradon inter vendantoj kaj aĉetantoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio
|