SciencoFINNLANDOKie la tero altiĝasInter Svedio kaj Finnlando, ĉe la plej mallarĝa streko de Botnia Golfo (parto de Balta Maro), troviĝas regiono nomata Kvarken: tie spuroj de la lasta glacia epoko estas ankoraŭ videblaj kaj influas la medion. La fundo de la maro leviĝas je ĉirkaŭ 8 milimetroj jare, kio kreas vidon ĉiam ŝanĝiĝantan. La teraltiĝo, kiu daŭras jam de dekmiloj da jaroj, aliigas la marbordon kreante novajn insulojn, ŝerojn, lagetojn kaj marĉetojn. MarmapojEn la insularo la tera areo kreskas je unu kvadrata kilometro ĉiujare. Tial la havenoj fariĝas neuzeblaj kaj, sekve de tio, pasintjaraj marmapoj ne tre fidindas. Golfetoj iĝas lagunoj, lagunoj iĝas lagetoj, lagetoj iĝas marĉetoj. Maristoj kaj navigantoj bezonas lokajn pilotojn. Por indiki la fenomenojn kaŭzitajn de la teraltiĝo, la marborda loĝantaro havas terminojn, kiuj devenas precipe de la sveda lingvo. Oni taksas, ke post du mil jaroj ĉe la regiono Kvarken estiĝos tera ponto, kiu interligos Svedion kaj Finnlandon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando
|