Moderna vivoORIENTA AZIOĈu geedziĝo estas luksaĵo?Hodiaŭ Orienta Azio, precipe Ĉinio, Koreio kaj Japanio alfrontas gravajn demografiajn problemojn: malkresko de la naskokvanto kaj malmultiĝo de la loĝantaro. En Japanio en 2011 la loĝantaro kulminis je 126,8 milionoj kaj ekde nun daŭre malmultiĝas. En Ĉinio kaj Koreio laŭ la registaro la loĝantaro malkreskos ekde la jaro 2030. Pluraj fakuloj tamen diras, ke la malmultiĝo komenciĝos jam antaŭ 2023 en ambaŭ landoj. MalhonoroNotindas, ke en aziaj landoj ekstergeedzecaj naskoj okazas ekstreme malofte. En 2006-2007 en Japanio 2,1 % de la infanoj estis ekstergeedzecaj, en Koreio 1,5 % kaj en Singapuro 1,4 %. La komparo kun Eŭropo estas frapa: Francio 50,4 %, Svedio 54,7 % kaj Germanio 30,0 %. En aziaj landoj infanoj naskiĝintaj el negeedzoj estas malhonoraj. Krome ege malfacilas la vivo de solaj patrinoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
|