MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Noticoj

Gimnazio kun ĉina klaso

Slovakio havas sian unuan ĉinan klasoĉambron, feste malfermitan en septembro 2016 en dulingva gimnazio en Banská Bystrica (ĉirkaŭ 150 km norde de la ĉefurbo Bratislavo). La murojn de la klasoĉambro dekoras grandaj koloraj festonoj, dum de la plafono pendas paperaj drakoj. Tiu ĉambro estas uzata de lerneja klaso de 30 gimnazianoj, kiuj studadas senpage la mandarenan. Post kvin jaroj da studado ili akiros internacie rekonatan diplomon, Hanyu Shuiping Kaoshi, kiu montros, ke ili parolas kaj skribas je nivelo C1 de la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj.

La instruadon de la mandarena en Slovakio subtenas la ĉina ambasado en Bratislavo, kaj ĝin instruas ĉinaj instruistoj. La gimnazianoj uzas ĉinajn lernolibrojn kaj studas plurajn aliajn fakojn en la ĉina, inkluzive eĉ de korpedukado, kiu estas instruata laŭ ĉinaj reguloj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28