LeterojĈu de nun „waso”?Roberto Pigro raportas pri la ortografiaj ŝanĝoj en Francio (MONATO 2016/08-09, p. 28-29), kiuj devus fini la malfacilan tradicion, kiu perdigas al la lernantoj poentojn en la ekzamenoj. Oni tamen forgesas, ke la samaj junuloj senplende agnoskas, ke la angla vorto „hajĝin” skribiĝas hygiene. Franclingvanoj forlasu literojn, kiujn oni ne parolas kaj (kelkajn) ne plu skribas. Se tio estu la principo, tiam Francio estu plene konsekvenca, ekzemple: oiseaux skribiĝu estonte „oaso”, prefere jam tutangle „waso”. Cetere, ĉu en Esperanto la cirkumflekso ne apartenas al la supersignoj? Akcento ĝi ne estas. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Franz-Georg RÖSSLER
Germanio
|