EkonomioINDUSTRIOMonda produktado havos malaltan kreskon dum 2016Laŭ kvaronjara raporto de la Organizaĵo de UN por Industria Disvolvado (UNIDO), publikigita en septembro 2016, la kresko de la monda industria produktado restos malalta. Financa malcerteco ankoraŭ minacas Eŭropon kaj la rektaj eksterlandaj investaĵoj ne atingis la antaŭkrizan nivelon de 2007. Laŭ UNIDO la monda industria produktado kreskos je 2,8 % dum 2016 (en la evoluintaj industrilandoj je 1,3 % kaj en la evolulandoj je 4,7 %). Fine de 2016 la kresko en Ĉinio, la plej granda industrilanda ekonomio, probable malgrandiĝos de la pasintjaraj 7,1 % ĝis 6,5 %. Oni atendas malaltan kreskon en Japanio, Eŭropo kaj Usono. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|