MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

NOV-ZELANDO

Rabobestoj ne plu estu

Nov-Zelando planas mortigi, sur ĉiu insulo de la lando, ĉiujn neindiĝenajn rabobestojn. La loka ĉefministro John Key [ĝon ki] anoncis fine de julio 2016, ke la registaro pretas pagi ĝis 28 milionojn da novzelandaj dolaroj ĉiujare por ekstermi, antaŭ la jaro 2050, iun ajn raton, mustelidon kaj posumon. Tiu sumo aldoniĝos al la mono, kiu jam estas elspezata por mortigi ĉi tiajn bestojn en pli malgrandaj areoj. La registaro fakte taksas, ke neindiĝenaj rabobestoj malaperigas 25 milionojn da aŭtoktonaj birdoj jare, kio ĉiujare kostas al la loka ekonomio pli ol 3 miliardojn da novzelandaj dolaroj (proksimume 1,5 miliardojn da eŭroj).

Nov-Zelando ja havas grandan sperton pri tio. Ĝi jam ekstermis rabobestojn sur multaj malgrandaj mar-insuloj kaj en kelkaj rezervejoj, danke al la utiligo de grandaj bariloj. Antaŭ la alveno de homoj al Nov-Zelando, tie vivis multaj specioj de birdoj, fiŝoj, insektoj ktp, sed ĝenerale mankis mamuloj (escepte de vespertoj kaj iuj maraj bestoj, kiel delfenoj kaj fokoj).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

D. E. ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28