SciencoINFORMADIKOReviviga apendicoLa usona kompanio PrairielT, kun sidejo en Kolorado, freŝe prezentis al la publiko novan metodon, per kiu eblos recikligi kaj plirapidigi malnovajn komputilojn, transformante ilin en maŝinojn aktualajn laŭ la nuna elektronika fazo. Kompreneblas la dankemo de multaj personoj al ĉi tiu familia entrepreno, fondita de Mark Omán post longa kariero en la firmaoj Hewlett-Packard kaj Agilent Technologies. Laŭ la fabrikantoj de la aparato, lanĉita sur la merkaton kun la komerca nomo Xtra-PC, USB-apendico aŭtomate forviŝos malutilajn dosierojn ĉeestantajn en onia disko kaj kreos tute novan mastruman sistemon, danke al kiu eblos spekti filmojn, aŭskulti muzikon, skribi dokumentojn kaj eĉ ludi modernajn ludojn aŭ interagi kun aliaj personoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|