HobioSERBIOInternacia kavalira festivaloEn suda Serbio oni organizis internacian kavaliran festivalon. La festivalaj aranĝoj okazis en la ĉirkaŭaĵo de la urbeto Despotovac kaj sur la areo de la monaĥejo Manasio, konstruigita en la mezepoko de la serba despoto Stefan Lazarević. Partoprenis hobiaj kavaliroj el Francio, Belgio, Rusio kaj Serbio. Kadre de la tritaga programo oni prezentis la mezepokan vivmanieron, kavalirajn batalojn per glavoj, armilaron kaj ekipaĵon, kaj ankaŭ muzikon kaj metiojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Dimitrije JANIĈIĈ
korespondanto de MONATO en Serbio
|