SciencoKUBOPraĉela medicino disvastiĝasFine de la unua semestro de 2016, dekmilo da pacientoj estis kuracita en Kubo entute per la tiel nomata praĉela medicino. La plej oftaj fakoj, en kiuj oni utiligis praĉelojn, estis la ortopedia, la traŭmatologia kaj la angiologia. Tiun ĉi impresan donitaĵon sciigis la doktoro pri sciencoj Porfirio Hernández Ramírez, kunordiganto de aparta laborgrupo ĉe la kuba ministrejo pri publika sano, enkadre de la unua Interamerika Interŝanĝo pri Praĉeloj kaj de la kvara Internacia Simpozio pri Regenera Medicino: al ĉi-lasta, okazanta en la ĉefurba Palaco de la Konvencioj, kunvenis ĉirkaŭ 180 kubaj kaj usonaj fakuloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|