MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITERATURO

Nobel-premiitoj por literaturo kaj la sekvo

Multaj homoj ege surpriziĝis pri la decido aljuĝi la Nobel-premion por literaturo en la jaro 2016 al la usona kantisto Bob Dylan, aŭtoro de la kantoj Blovas la vent', La tempo ŝanĝiĝas kaj Ho sinjoro tamburisto. Kelkaj entuziasme bonvenigis la decidon kiel internacian rekonon de la moderna populara kulturo. Laŭ aliaj tio estas malvalorigo de la premio kaj ridindigo de la tuta procedo por elekti meritan laŭreaton.

Plej fortaj lingvoj

Tio ne estas la unua fojo, ke oni kritikas la decidojn de la Nobel-komitato. Ofte ŝajnas, ke la juĝantoj favoras verkistojn el la plej fortaj lingvoj, precipe el la angla. Jen listo de la lingvoj en kiuj, de 1901 ĝis 2016, verkis la Nobel-laŭreatoj, kiuj ricevis la premion por literaturo: angla 27, franca 16, germana 13, hispana 11, sveda 7, itala kaj rusa 6, pola 4, dana kaj norvega 3, ĉina, japana kaj greka 2 kaj kun nur unu premiito la lingvoj araba, bengala, ĉeĥa, finna, hebrea, hungara, islanda, jida, okcitana, portugala, serbokroata kaj turka.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28