MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

JAPANIO

Dadaismo reviviĝis

La ambasadejo de Svislando en Japanio okazigis arto-konkurson de dadaismo okaze de la 100-jara datreveno de dadaismo en septembro. La regulo estis simpla: ĉiuj konkursaĵoj estis publikigitaj en Facebook, kaj tiu, kiu ricevis plej multajn ŝatojn, gajnas la premion.

En la konkurso unu dokument-filmeto de la direktoro Oda Jooiĉiroo kaŭzis grandan sensacion pro la temo, ĉar li traktis la politikan agadon de Tojama Kooiĉi, kiu alvokis en la nomo de faŝismo bojkotadon de voĉdonantoj okaze de la elektado de la urbestro en Tokio. Tojama pensas, ke la voĉdona sistemo estas posedaĵo de majoritatoj kaj unuiĝo de minoritatoj estas necesa. Li uzas la vorton faŝismo en la plej origina senco.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

OKUBO Masami
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Okubo Masami el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28