MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Literaturo

MEMORAĴOJ

Tago de mortintoj

Mi estas sola. Miaj gefiloj, genepoj vivas en foraj urboj. Proksimiĝas la Kristnasko. En familioj la dommastrinoj purigadas en la loĝejo, lavadas, gladadas, aĉetadas donacojn. Nuntempe ĉio estas aĉetebla, la vendejoj estas plenplenaj, abundegas la varoj, kaj en ĉiuj televidkanaloj svarmas Avo-Kristnaskoj (eĉ inaj ...).

Ĉio ĉi por mi estas fremda. Kiam mi estis infano, knabineto ... (Ho, tio estis en „antikva tempo”), tio estis alia. Oni ne vidis svarmantajn Sanktajn Nikolaojn, nek Avon Kristnasko (neniu havis televidilon). Estis alia tempo, tute malsimila. Sed nun, sojle de la Kristnaska festo, mi rememoras tiun „alian tempon”. Por mi, la kristnaskaj festotagoj estas „la tagoj de la mortintoj”. Ne, ne kredu, ke mi funebras! En mia memoro reviviĝas karaj personoj de mia infanaĝo, kiuj dum tiuj malriĉaj jaroj pretigis enkore riĉan Kristnaskon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Lenke SZÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28