Moderna vivoNATURPROTEKTADOMultajn talentojn havas la arbaroĈu forsegi arbon en Vieno, Aŭstrio? Atentu! Ĉar arboj en Vieno estas protektataj. Por mortigi arbon oni bezonas specialan permeson de la komunumo. Se granda arbo devas nepre malaperi, oni devas planti kelkajn junajn en la proksimeco. Tiu „protekta leĝo” en Vieno ne validas por tre aĝaj, putraj arboj kaj ne por fruktarboj. Trimil miliardoj da arbojSur nia tero staras trimil miliardoj da arboj, tio estas meznombre pli ol 400 arboj por unu homo. Por kreski tiuj plantoj bezonas karbondioksidon, akvon kaj lumon. Kompense, ili purigas la aeron kaj liveras valoran konstrumaterialon aŭ krudmaterialon por industrioj. Arboj donas ombron kaj malhelpas varmegon. Arbaroj retenas la pluvakvon kaj preventas neĝ- kaj ter-lavangojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
|