MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Eseoj

EKONOMIO

Ĉu kapitalismo povos pluvivi?

Ĉe la sojlo de la jaro 2017 malklaraj faktoroj pri la perspektivo de la monda ekonomio maltrankviligas la homojn. La briteliro, Trump-politiko, ĉina ekonomio ... povos ekflamigi novan ekonomian ĥaoson. Tamen, nun ne temas pri cikla fluktuado de konjunkturo, sed pri iu historia, struktura krizo de la kapitalismo. Alivorte, temas pri demando, ĉu kapitalismo havas pluan daŭripovon?

Tutmonde malaltaj interezoj

Iuj ekonomikistoj rigardas la 70ajn jarojn de la 20a jarcento kiel la komencon de granda struktura ŝanĝo, eĉ nomante ĝin „intereza revolucio”. En 1974 la rendimento de ŝtataj dekjaraj obligacioj en Britio kaj Japanio kulminis je 14,2 % kaj 11,7 % respektive. Tiu de usonaj dekjaraj obligacioj atingis la kulminon je 13,9 % en 1981. Post tiam interezoj de la evoluintaj kapitalismaj landoj daŭre faladis. Ĉe la fino de 2016 rendimentoj en Britio, Japanio, Germanio kaj Usono estis 1,240 %, 0,045 %, 0,177 %, 2,446 % respektive.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-02-09
Creative Commons License