MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Libroj

Bela fabelo pri enigma lando

Post kiam mi vidis proponon recenzi la libron de Trevor Steele Amo inter ruinoj, mi tuj akceptis ĝin, ne pro tio, ke mi speciale ŝatas la verkojn de tiu ĉi aŭtoro (mia antaŭa recenzo pri Paradizo ŝtelita 1 ne estis favora), sed ĉar mi opiniis, ke la romanon, kies intrigo disvolviĝas en la disfalanta Sovetunio, prefere juĝu homo, kiu persone spertis tiun ĉi epokon. Do mia pritakso nature dividiĝas en du partojn – la beletran kaj la historian.

Serĉante la amon

Unue mi mallonge prezentu la intrigon. En 1990 la juna aŭstralia esperantisto Travis Siganoff veturas al Sovetunio. Li estas maldekstrema, do esperas trovi alternativon al kapitalisma socio kaj samtempe novan amon. Lia antaŭa amatino jam forlasis lin, ĉar li malsukcesis kontentigi ŝian seksan apetiton. Amorado havas sufiĉe grandan lokon en tiu ĉi verko, pli ĝuste en la konduto de la ĉefaj herooj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Stanislavo BELOV
Trevor Steele: Amo inter ruinoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2016. 230 paĝoj. ISBN 978-90-77066-55-3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislavo Belov el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-06-06
Creative Commons License