SciencoASTRONOMIOAsteroido tanĝis la teronLa rusa televida kanalo RT (Russia Today, Rusio hodiaŭ) sciigis, ke iu asteroido, kun kalkulebla diametro de 11-34 metroj, alproksimiĝis rimarkinde al la tero komence de 2017, pasante je distanco duona de tiu ekzistanta inter nia planedo kaj la luno. La asteroido, kiu la 9an de januaro 2017 flugtuŝis la teron je la 7:47 matene (laŭ la orient-usona tempo), estis unue detektita de usonaj sciencistoj el la universitato de Arizono, laborantaj pri la projekto CSS (Catalina Sky Survey) nur du tagojn antaŭe. Tiu asteroida tipo apartenas al t.n. potence danĝeraj objektoj. Laŭ la fakuloj, la asteroido 2017 AG13 moviĝis kun la rapido de 16 km/s; ĉi tio malfaciligis ĝian detektadon per teleskopo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|