MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

KURIOZAĴOJ

Katoj estas tiel inteligentaj kiel hundoj

Japanaj sciencistoj asertas, ke la katoj estas verŝajne tiel inteligentaj kiel la hundoj, pro tio, ke ambaŭ atingas similajn rezultojn dum apartaj testoj pri memoro. La esploro, kadre de kiu estis uzitaj 49 tiaj dombestoj, pruvis, ke la katoj ne forgesas kelkajn agrablajn spertojn rilate al specifaj okazaĵoj – ekzemple kiu estas ilia preferata manĝaĵo –, same kiel la hundoj faras. Oni konas tiun tipon de memoro kiel epizodan memoron.

La japana psikologo Saho Takagi, laboranta en la universitato de Kioto, klarigis, ke la katoj, ĝuste kiel la hundoj, povas memori unuopajn pasintajn spertojn, kio povas implici, ke ili havas epizodan memoron interalie similan al tiu de la homoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28