MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Scienco

ITALIO

Interesa malkovro por surfantoj

Pro la jena novaĵo ĝojos ĉiuj, kiuj amas surfadi, defiante la forton de la naturo kaj siajn proprajn homajn limojn. Ekstremaj, alivorte altegaj, ondoj en maroj kaj oceanoj – kiajn plure da sportemaj personoj nuntempe ŝatas rajdi – estas fakte pli oftaj ol ĝis nun hipotezate.

Oni ŝuldas la kuriozan nombradon al teamo de fakuloj el la universitato Ca' Foscari [ka fóskari] de la nord-orienta urbo Venecio, kaj el la itala Instituto pri maraj sciencoj (fako de la nacia esplorcentro CNR). Oni observis dum nemallonga tempo la ondan moviĝon en malferma maro helpe de elektronikaj „okuloj”, kapablaj rekonstrui tiun tridimensie.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-02-15
Creative Commons License