Moderna vivoKUBOPremio pro solidara agadoLa Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) ĵus konsentis la Premion pri Publika Sano al la kuba medicino-taĉmento Henry Reeve agnoskante ĝian internacian solidaran laboron por alfronti naturajn katastrofojn kaj gravajn epidemiojn. Enkadre de la 140a kunsido de la MOS-Konsilio oni unuanime decidis pri tiu oficiala rekono memore al Lee Jong-wook, eksa ĝenerala direktoro de tiu organizaĵo (2003-2006). La menciita premio, establita en 2009, rekonas la klopodon de personoj, institucioj kaj organizaĵoj, kiuj signifoplene kontribuis al la agadkampoj de la publika sano. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|