MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Manifesto por pardono aŭ kontraŭ la heredantoj de malamo

La plej aĝaj legantoj eble memoras, ke, kiam Eŭropa Unio decidis krei komunan monunuon, tuj ekestis disputoj pri tio, kiuj homoj estu omaĝitaj en ĝiaj moneroj kaj monbiletoj. Post multaj diskutoj oni fine decidis pri bildoj de arkitekturaj stiloj. Memorenda estas la rezonado pri tia decido, ĉar ĝi tuŝis vere tiklan punkton de la tuteŭropa mondparto: heroo en unu lando ofte estas taksata translime kiel grava malamiko de la tuta lando aŭ popolo. Do simpla decido al kiuj omaĝi en eŭraj monbiletoj povas speguli kaj ree veki tiun gravan kaj grandan defion, ankoraŭ alfrontotan, kiu estas konstrui tuteŭropan „neŭtralan” historion.

Certamaniere, la libro nun recenzata, Heredantoj de Silentado, alfrontas la saman problemon kun kroma malfacilaĵo, ĉar kelkaj vundoj ankoraŭ ne plene fermiĝis: la teksto de Sabine Dittrich tuŝas ion, pri kio nur en la lastaj jaroj oni iel ekkuraĝas, eĉ se ankoraŭ duonvoĉe, paroli: la konsekvencojn de la dua mondmilito por la germana civila loĝantaro. Kompreneble, ĉiam svarmis, ambaŭkaze justaj, febraj plendoj kaj akraj denuncoj pri la teruraj kaj teroraj fiagoj de la nazipartianoj sur la konkeritaj teritorioj en Eŭropo kaj precipe kontraŭ ilia juda loĝantaro; tamen estis sammezura silento pri tio, kio okazis al la germanaj civiluloj dum la postmilita tempo, precipe en tiuj regionoj, kiuj, danke al la landlima movo, estas nun regataj de aliaj landoj. La muta regulo estis: ĉiuj rajtas paroli pri la frapoj ricevitaj; sed germanoj ĉiam devas pri ili silenti.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Fernando PITA
Sabine Dittrich: Heredantoj de silentado. Tr. A. Montanesko. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2017. 148 paĝoj. Fortike bindita. ISBN 978-80-87169-72-8.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28