PolitikoIRLANDORibelo de la senhejmulojEn Irlando nuntempe regas stranga paradokso. Ekzistas miloj da neokupitaj domoj sed ankaŭ miloj da senhejmuloj. Ekzistas miliardoj da eŭroj por subteni la bankojn, sed mankas moneroj por la senhejmuloj. Ekzistas Kristnasko, tempo por ĝentileco kaj helpemo, sed la senhejmuloj ofte estas forgesataj. Sed la senhejmuloj ne plu petas kaj atendas, ili decidis helpi sin mem. La 16an de decembro, grupo da senhejmuloj kaj aktivuloj eniris la neokupitan konstruaĵon nomatan Domo Apollo. Ili komencis transformi la konstruaĵon (kiun oni planas detrui) en loĝejon por 35-40 homoj. La grupo nomiĝas Home Sweet Home (hejmo, dolĉa hejmo) kaj konsistas el senhejmuloj, aktivuloj kaj sindikatistoj. Multaj irlandaj muzikistoj kaj aktoroj kiel Glen Hansard, Damien Dempsey, Jim Sheridan kaj Hozier partoprenis kaj subtenis la grupon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Robert NIELSEN
korespondanto de MONATO en Irlando
|