MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Scienco

MEDICINO

Restaŭri dentojn per praĉeloj

Britaj esploristoj identigis medikamenton, kiu ebligas regeneri la dentojn el la eno al la ekstero, malpliigante la neceson uzi artefaritajn enplantaĵojn.

Antaŭe oni utiligis tiun kuracilon dum klinikaj provoj, kiuj rilatis al la malsano de Alzheimer. Nun tamen ŝajnas, ke ĝi ja plibonigas la naturan dentan kapablon sin sanigi. Ĝi funkcias aktivigante praĉelojn ene de la dentpulpa centro. Ĉi tio okazigas, ene de la damaĝita areo, regeneron de la malmola dentino, kiu estigas grandan parton de ĉiu dento.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-04-04
Creative Commons License