MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Politiko

D. R. KONGO

Surda orelo al la minacoj de Eŭropa Unio

Sekve de sia kunveno de la 6a de marto, la ministroj pri eksteraj rilatoj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio (EU) postulas aplikon de la interkonsento atingita la 31an de decembro 2016.

En Kinŝaso tiu ultimato trovas nenian eĥon. La interkonsento ankoraŭ ne estas aplikata. Demokratia Respubliko Kongo (DRK) ne plu timas la minacojn kaj sankciojn kontraŭ ĝi flanke de la internacia komunumo. Kinŝaso jam kutimiĝis al ili kaj trovas ilin nun amuzaj. Josef Kabila preferas konservi sian konduton de malbona studento kaj ne hontas pri siaj malbonaj kvalifikoj pri demokratio kaj homaj rajtoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D. R. Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Rusaki el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-04-09
Creative Commons License