SciencoEKOLOGIOĈu frandemaj larvoj liberigos la mondon de plasto?Delonge la scienca komunumo serĉas manieron por elimini la multajn plastosaketojn, kiujn homoj daŭre forĵetas kaj kiuj poluas marojn kaj oceanojn de la tuta mondo. Efika solvo ŝajnas esti tiu, kiun senintence trovis Federica Bertocchini [federika bertokini], itala esploristino ĉe la hispana nacia centro de esplorado. Ekspluateblas laŭ ŝi difinita aparta raŭpo, kiu estas treege glutema pri plasto, kio por ĉiu alia besto kutime estas nedigestebla aŭ eĉ mortiga. TruojLa sciencistino interesiĝis precipe pri la larvo de Galleria mellonella, komune nomata ankaŭ „vaksa tineo” laŭ sia frandemo pri vakso. La itala fakulino pri molekula biologio konstatis, ke por la koncerna larvo ankaŭ plasto estas tre ŝatata manĝaĵo. „Mi kutime min okupas pri evolua biologio: mi do pristudas embriojn. Mi konfesas, ke la malkovro de la raŭpo, kiu manĝas plaston, okazis tute hazarde. Mi ja havas la hobion de abelbredado kaj ankaŭ la kutimon, dum la vintro, teni en mia domo la malplenajn abelujojn. Kiam mi pasintjare eligis ilin eksteren, komence de la printempo, mi ekkonsciis, ke ili estas plenaj de raŭpetoj. Do mi zorge purigis ĉiun el ili, kolektante la bestetojn ene de komuna saketo el plasto. Sed post malmulte da horoj, surprize, tiu estis jam plena de truoj kaj la larvoj estis ĉiuj malaperintaj”, klarigis Bertocchini. Ŝia esploro pri tiu ĉi temo estis akceptita en la fakrevuo Current Biology, kunlabore kun Paolo Bombelli kaj Chris Howe, ambaŭ biokemiistoj ĉe la universitato Cambridge. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|