MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Scienco

AERONAŬTIKO

Cirklaj, senfinaj kurejoj en la estonteco

Ĉu vi iam demandis vin, kial en flughavenoj la kurejoj, kiujn aviadiloj uzas por deteriĝi kaj alteriĝi, ĉiam estas rektaj? Nederlanda inĝeniero pri aeronaŭtikaj esploroj, Henk Hesselink, starigis al si ĉi tiun demandon kaj kuraĝis pensi alternative: pro kio la kurejoj ne povus esti cirklaj, anstataŭe? Li nun kunordigas projekton nomatan „La Senlima Kurejo” (angle The Endless Runway), kie li priesploras eblojn, avantaĝojn kaj malavantaĝojn de cirklaj kurvojoj. La projekton partoprenas kvin gravaj eŭropaj institutoj: la nederlanda Nacia Aerospaca Laboratorio (NLR), la Germana Centro pri Aeronaŭtiko kaj Spaco (DLR), la franca Nacia Oficejo pri Aerospacaj Studoj kaj Esploroj (ONERA), la hispana Nacia Instituto pri Aerospacaj Teknikoj (INTA) kaj la pola Instituto pri Aviado (ILOT). La iniciato estas subvenciata, interalie, de la Eŭropa Komisiono.

Cirkla kurejo

La ĉefa ideo, sur kiu baziĝas la projekto, estas, ke flughaveno havu unu grandan cirklan kurejon, kies diametro ampleksu ĉirkaŭ 3,5 kilometrojn. La flughavenaj konstruaĵoj troviĝus ene de la cirkla kurejo kaj estus atingeblaj per aŭtoŝoseo kaj fervojo, kiuj trapasus tunelon situantan sub la kurejo. Por ke la aviadiloj dum la fazoj de deteriĝo kaj alteriĝo restu sur la kurejo, ĉi-lasta devus oblikvi je ĉirkaŭ 20 gradoj. Tiel la centrifuga kaj centripeta fortoj spertataj de la aeroplanoj estus en ekvilibro, kiam ili atingus sian maksimuman rapidecon (de 250 ĝis 300 kilometrojn hore).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-06-07
Creative Commons License