SciencoNEŬRODEGENERAJ MALSANOJItalo arestita pro trompa resaniga metodoLa 26an de aprilo 2017 la itala polico provizore arestis Davide Vannoni, la kreinton de la „procedo Stamina”, kiu havis vastan reeĥon en Italio en la lastaj jaroj. La kialo? Malgraŭ tio, ke Vannoni estis jam pasintece kondamnita pro krim-asociiĝo celanta fraŭdon kaj utiligon de difektitaj kuraciloj, li pretis translokiĝi kaj daŭrigi sian agadon eksterlande, eble en Kipro, Belorusio aŭ Dominika Respubliko. KomunikadoLa metodo lanĉita de Davide Vannoni konsistas el traktado – laŭŝajne sena je sciencaj valideco, pravigeblo kaj efikeco – celanta la kuracadon de neŭrodegeneraj malsanoj pere de la konvertado de certaj praĉeloj en neŭronojn. Necesas atentigi, ke Vannoni nek estas medicinisto nek havas iun ajn sciencan kvalifikon, sed estis profesoro pri komunikado ĉe la universitato de Udine. Kiam lia procedo ekaperis, iel ajn, ĝi vekis grandan intereson kaj provokis viglan debaton en la itala socio, spite al la totala manko de pruvoj koncerne la efektivajn utilecon kaj sekurecon de tia ĉi terapio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
|