MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Fidesz: de juna elano al duba etapo

Plena malkaŝo: mi estis tre frua (1988) membro de Fidesz, la partio kiu nun regas Hungarion. Tamen, jam en 1993 ĝi eksiĝis el mi, por tiel diri.

La estro de Fidesz, la 54-jara Viktor Orbán, ĉefministris unue en „provperiodo” (1998-2002), kaj nun plenumas sinsekvan mandat-duon (2010-14, 2014-). En la elektoj de 2010 Fidesz akiris 53 % de la voĉoj kaj rajtis deputi 68 % el la parlamentanoj. Estis deklarita t.n. Reĝimo de Nacia Kunlaboro. Laŭ porantoj, ĝi ebligas pragmatan pritraktadon de publikaj aferoj, sen balasto de „abstraktaj ideologioj”; kontraŭuloj vidas en ĝi eĉ ion similan al la nazia Gleichschaltung (tutsocia konformigo).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

István ERTL
Hungario/Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28