SciencoKUBOUraganoj furiozas, sed la lando ilin alfrontasĈiujare uraganoj minacas Kubon. La formo de la insulo (longa kaj mallarĝa), ĝia pozicio en la Kariba Maro kaj ĝia humida klimato estas faktoroj favoraj al la apero de tiuj veteraj fenomenoj, kiuj ofte trairas la landon kaj influas la vivon de la loka loĝantaro. La lando tamen lernis alfronti ilin per modelo, kiun multaj landoj provas nun imiti. Diabloj kaj spiritojLa vorto „uragano” venas el la vortaro de la praloĝantoj de Centra kaj Suda Ameriko. „Hunraken”, „Hurakan”, „Juracán”, „Hyroacan”, „Aracan”, „Urican” kaj „Huiranvucan” estas vortoj uzataj de diversaj pratribanoj por indiki la diojn de fulmoj kaj de pluvoj, diablojn, malbonajn spiritojn, fortajn ventojn kaj aliajn similaĵojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Niurka ALONSO SANTOS
korespondanto de MONATO en Kubo
|