Moderna vivoVIENOTuro kontraŭ urba aspektoTuro alta 66 metrojn eble ne estas sensacio en Novjorko aŭ Pekino, sed jes en Vieno, kies historia centro kaj proksima ĉirkaŭaĵo estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Investisto planas konstruigi altan turoforman luksan loĝdomon proksime de la urba centro, en loko nun okupata de la malkonstruota hotelo InterContinental (oni konstruis ĝin de 1961 ĝis 1964, aktuala alteco 39 metroj). Vienanoj rezistasEn Vieno neniu projekto realiĝas sen vasta antaŭa diskutado inter la komunumaj reprezentantoj kaj la civitanoj, sed en tiu ĉi okazo oni prezentis la jam pretigitan projekton sen eblo pridebati ĝin. Tial multaj manifestacioj, kolektadoj de subskriboj kaj aliaj iniciatoj celis almenaŭ malaltigi la „monstran” monotone rektangulan turon. Multaj homoj kontraŭas ankaŭ la malgrandigon de la tre ŝatata sketejo, kiu de la jaro 1901 troviĝas en la spaco celata de la nuna projekto. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
|