PolitikoDIPLOMATIAJ RILATOJLuksemburga ministro en KuboLa 12an de junio 2017 la kuba prezidanto Raul Castro Ruz akceptis Jean Asselborn, la ministron pri eksteraj kaj eŭropaj aferoj, pri enmigrado kaj azilo de la Grandduklando Luksemburgo. La renkontiĝo okazis en la Palaco de la Revolucio, kie la du politikistoj interparolis pri bonaj rilatoj inter la du malgrandaj landoj. Ili samopiniis pri la intenco disvolvi rilatojn en agadkampoj de komuna intereso. Novembre oni celebros la 75an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|