PolitikoIRANODemokratio estas por la OkcidentoHasan Roŭhani, la prezidanto de Irano, en kunveno de kuracistoj asertis: „... voĉdonado de la popolo ... ne signifas postsekvi okcidentan manieron. La voĉdono de popolo ne estas donaco de la Okcidento al ni post la Renesanco. Ni havas religion, en kiu Ali (la unua imamo de ŝijaismo kaj la kvara kalifo de sunaismo) konsideras la voĉon de popolo kiel bazon de la regado.” Voĉo de popoloLa prezidanto, kiu parolis en iftar-festeno (vespermanĝo post taga fasto dum Ramadano) proksime al la datreveno de la martira morto de Ali, diris: „Ali bazas la regadon sur la opinio kaj elekto de la popolo ... Ali diris: kiun la popolo elektus, tiun eĉ li mem obeus ...” La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Said BALUĈI
korespondanto de MONATO pri Irano
|