MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Politiko

AŬSTRIO

Imamoj kontraŭ teroro

La 14an de junio 2017 tricent imamoj el Aŭstrio subskribis deklaracion kontraŭ teroro. Ibrahim Olgun, prezidanto de la Islama Asocio de Kredantoj, parolis pri „historia tago”. Jen mallongigita deklaracio „je la nomo de Alaho”:

Ni, la aŭstriaj imamoj, faros ĉion eblan por subteni la pacan kunvivadon en Aŭstrio. Ni aktivos por paco, libereco, justeco kaj samaj ŝancoj por viro kaj virino. Ni kondamnas ĉiajn ekstremismajn kaj terorismajn perfort-agadojn en la tuta mondo. La kruelaĵoj kaj atencoj de la tiel nomata Islama Ŝtato estas direktitaj kontraŭ islamo kaj misuzas nian religion. Ni respektas la konstituciajn principojn de Respubliko Aŭstrio, konkrete egalecon de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo, plurismon kaj demokration. Ni volas respekti religiajn minoritatojn kaj protekti ilin kontraŭ politika misuzo kaj malamikaĵoj. Per niaj subskriboj ni montras klaran signon kontraŭ ĉia terorismo, ekstremismo kaj perforto: Imamoj en Aŭstrio.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-07-14
Creative Commons License