MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Leteroj

Bedaŭrinda magreco

Sur la frontpaĝo de MONATO 2017/07 elstaras la jubila linio „Prostata tumoro venkeblas”, sed post legado de la artikolo mi sentis bedaŭrindan magrecon de informo pri la nova terapio, kiu uzas bakteriojn el la malluma marprofundo, „kiuj fariĝas toksaj nur tiam, kiam ili elmetas sin al la lumo”. Enigmeca frazo deficita rilate la signifon. Kaj nenio plu pri la metodo kun apliko de tiuj bakterioj sekvas en la teksto, nur statistiko de rezultoj ĉe la pacientoj. Pli ol duono de la paĝo estis rezervita por foto de paciento kun kuracisto kaj gigantlitera titolo. La legantoj certe aprezus anstataŭe pli informdonan amplekson por tiu gravega medicina temo, tuŝanta la viran loĝantaron de la tuta terglobo.

Hans Michael MAITZEN
Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hans Michael Maitzen el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-09-06
Creative Commons License