MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO/EŬROPA UNIO

Liberkomerca konvencio inter EU kaj Japanio

La 7an de julio en Bruselo, Belgio, la gvidantoj de EU kaj Japanio anoncis, ke post kvarjara negocado ili atingis interkonsenton pri la ĝenerala kadro de Ekonomia Partnereca Konvencio (EPK). Ĉi tiu konvencio, kiun ili celas oficiale kompletigi en la komenco de 2019, estas unu el la plej grandaj liberkomercaj konvencioj en la mondo. Se ĝi efektiviĝos, la zono kovrata de la konvencio (EU kaj Japanio) okupos ĉ. 28 % de la suma tutmonda MEP (malneta enlanda produkto) kaj ĉ. 37 % de la komerco en la mondo. Oni antaŭvidas, ke EU pliigos la eksportadon de agrikulturaj produktoj, dum Japanio vendos pli multajn industriajn produktojn.

Ne protektismo

Verdire, por ambaŭ flankoj la pritraktado de la konvencio ne estis prioritata diplomatia afero. Sed, alfrontante la lastjaran britan eliĝon el EU kaj la usonan apartiĝon de la interkonsento pri Trans-Pacifika Partnereco en januaro kaj la postan malklaran perspektivon de la monda ekonomia ordo, EU kaj Japanio rapide atingis interkonsenton. Ili volis montri al la mondo, ke ne protektismo kaj egocentrismo, sed libera komerco, investado kaj kunlaborado en tiu zono fariĝos antaŭeniga motoro de la internacia ekonomia evoluo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28