MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Obama (3)

Ŝajne, kiam de tempo al tempo aperas artikolo en MONATO, kies temo estas disputebla, aŭ pri kiu iu leganto malkonsentas, tiu leganto indigne protestas kaj promesas, ke ŝi/li ne plu abonos la magazinon, tute ignorante la klaran averton de la redaktoraro, ke „ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto”. Mi ne dubas, ke la nifo-kontribuaĵo (2017/08-09, p. 12) de Alexander Gofen elvokos similan reagon, sed mi esperas, ke la magazino ne pro tio perdos legantojn. Kompreneble, sinjoro Gofen rajtas esprimi siajn personajn opiniojn, kaj apogi tiujn de prezidanto Trump, aŭ de iu ajn bufono, kiu okupas la Blankan Domon.

Garbhan MACAOIDH
Irlando kaj Skotlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28