PolitikoIRANOLa timoj de DarioEn teksto, kiu ekzistas ĝis nun, Dario la 1a (550 a.K. - 486 a.K.), reĝo de la aĥemenida imperio, preĝe petas Dion: „Ho Ahura-Mazdao, gardu tiun ĉi landon kontraŭ la malamiko, kontraŭ la sekeco kaj kontraŭ la mensogo!” Nun, 2503 jarojn post lia morto, la problemoj ankoraŭ restas la samaj. Malamikoj ne malaperisLa malamikoj eĉ pli fortiĝis, unuiĝas kaj, post la parolado de prezidanto Trump en la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, verŝajne preparas grandan klopodon kontraŭ la lando. Kvankam ili strebis distingi inter la regatoj de la lando kaj la regantoj, tamen ĉiuj scias, ke la sankcioj kaj la milito ne konas distingon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Said BALUĈI
korespondanto de MONATO pri Irano
|