MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Literaturo

NOVELO

Cirklen

„Pri sia filo ili malbonŝancas.” Tion flustris la najbaroj pri la gepatroj de Attila. Tamen, nenian problemon starigis Attila, nek al siaj gepatroj, nek al iu ajn. Ne. Malfacilaĵojn Attila neniam kreis. Lia patrino eĉ kelkfoje forgesis lin je la manĝohoro. Li restis senmova dum horoj, gapanta al rebrilo sur flako, al polveroj flagrantaj en sunradio. En la lernejo, la instruisto vane provis instrui al li la literojn. Finfine Attila restis la tutan tagon en la malantaŭo de la klasĉambro, silenta, forgesita. Ĉiumatene li iris de sia hejmo al la lernejo; ĉiuvespere li revenis de la lernejo al sia hejmo. Laŭlonge de tiu senŝanĝa irado, li observis ritojn, kiujn li kreis, por reguligi ĉiujn paŝojn. En la vojkruciĝo de Hauptstrasse, malsupreniri la trotuaron per la dekstra piedo, apud la stratlanterno.

„Attila, hodiaŭ vi fariĝas sepjara.” La patrino ridetis dum la matenmanĝo. „Sciu, surprizo trafos vin.” Pligrandiĝis ŝia rideto. Attila ne komprenis, tamen li ridetis kaj dankis, ĉar li estis lerninta, ke tiel endas konduti. Profunde en lia menso, la anoncita surprizo kreis preman timon. Survoje al la lernejo, li tremante rigardadis ĉirkaŭen. Ĉu la muro de la apoteko fariĝis pli verda ol hieraŭ? Ĉu la pavimeroj disŝoviĝis dum la nokto? Ĉu tiu akvoportisto subite priŝprucigos lin? Preterpasanta fiakroĉevalo ĵetis misteran flankenrigardon en lian direkton; ĉu ĝi preparas fiagon?

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Laure PATASD'ILLIERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28