MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

ARKITEKTURO

Slovaka Rio-de-Ĵanejro

Slovakio havas novan pilgriman kaj spiritan centron en la pitoreska montvilaĝeto Klin. Tie troviĝas la plej granda statuo de Kristo la Savinto en Slovakio kaj samtempe en meza Eŭropo. La statuon konstruigis la slovaka entreprenisto Jozef Sroka kaj verkis la loka skulptisto Peter Ganobjak. Ĝi estas 10 metrojn alta kaj 7 metrojn larĝa (komparu: la statuo de Kristo la Savinto en la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro estas 30 metrojn alta). La granda statuo estas sendube la plej grava arta esprimo de moderna sakrala arkitekturo en Slovakio.

Apud la statuo de Kristo la Savinto troviĝas la statuo de Sankta Johano Paŭlo la 2a, kiu estis la unua slava papo en la historio de la katolika eklezio. Atenton meritas ankaŭ la statueto de Zdenka Schelingová, slovaka monaĥino, kiun papo Johano Paŭlo la 2a beatigis, kaj la malgranda Kapelo de Dia Indulgado.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28