MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Lingvo

INDONEZIO

Perdiĝas unika diverseco

Indonezio estas la due plej multlingva lando, kun pli ol 700 lingvoj parolataj en ĝi. Tamen dek unu el ili estas jam nun konsiderendaj mortintaj laŭ la Centro pri Lingva Disvolviĝo kaj Trejnado (mallonge: la Lingva Centro). La nomoj de ĉi tiuj lingvoj estas: Kajeli, Piru, Moksela, Palumata, Ternateno, Hukumina, Hoti, Serua, Nila (el la insularo Molukoj), Tandia kaj Mawes [maŭes] (el la insulo Papuo).

Krom ili, la Lingva Centro mencias ankaŭ kvar endanĝerigitajn idiomojn, tio estas Reta el la provinco Orienta Nusa Tenggara, Saponi el Papuo, Ibo kaj Meher ankoraŭfoje el Molukoj. Se oni ne intervenos tiurilate, ili mem riskas baldaŭ la saman finon kiel la supre listigitaj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-12-06
Creative Commons License