MedioBIOMOJĈu pli pluvos ĉi-jare en la brazila Kaatingo?Kaatingo, loke konata kiel Caatinga, estas aparta biomo el Brazilo, superreganta en la nord-orienta regiono. Havante duonaridan klimaton, tio estas alta temperaturo kaj malalta precipitaĵo, ĝi estas laŭ biodiverseco inter la plej vivoriĉaj sekaj biomoj. En la pluvsezono, kiu ofte daŭras de januaro ĝis majo, averaĝe pluvas nur 700 mm. Tamen, la lastaj ses jaroj estis multe pli sekaj. Ĉu tio estas efiko de klimata ŝanĝiĝo? La esploristoj de Kaatingo ankoraŭ ne certas, sed multaj matematikaj modeloj indikas malpliiĝon de pluvoj pro la altiĝo de la monda temperaturo. Blanka arbaroLa ekosistemo konsistas precipe el malaltaj arboj kaj arbustoj, kiuj havas mekanismojn por superi la severan klimaton. La plimulto de la plantoj perdas siajn foliojn en la seka sezono. De tiu fakto devenas la nomo de la biomo. En la indiĝenaj tupi-gvaraniaj lingvoj Caatinga signifas blankan arbaron (caa = blanka, tinga = arbaro). Tiel la indiĝenoj plej ofte vidis la helajn arbajn tigojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo
|