Esperantokongreso
Contacteer ons
Bonvenon!
Bonvenon!
lokoj
restado
kotizoj
kielatingi
aligxilo
enhavo
programo
ekskursoj
prelegoj
lingvofestivalo
dokumentoj
Nederlands

Ekskursoj de la kongresa semajnfino

Malkovru la belecojn de Antverpeno:

Antverpeno estas urbo kun multaj vidindaĵoj. Tiuj kiuj ankoraŭ neniam vizitis Antverpenon, certe ĝuos malkovri la:

* katedralon;

* muzeon de Rubens;

* kastelon "Steen";

* diamanto-muzeon;

* ktp

En la programo estas ankaŭ arkitektura promeno tra Antverpeno, gvidata de arkitekto-esperantistino.




Eble vi jam konas Antverpenon, sed ĉu vizitis jam:

La Subteran Kanalaron ("Ruien")?

Dimanĉe, okazos ankaŭ vizito al subtera kanalaro en la malnova urbocentro de Antverpeno (Ruien). Temas pri subteraj kanaloj sub Antverpeno kiuj antaŭe estis nekovritaj enurbaj kanaloj. Por gajni spacon kaj fari stratojn, oni fermis tiujn kanalojn antaŭ longe. Ekde 2005 ili denove estas alireblaj. La promeno gvidos nin unue subtere kaj poste surtere, laŭ la sama itinero reen. Ankaŭ por tiuj kiuj ne konas Antverpenon jam, estas tre interesa ekskurso!

Saeftinghe (nord-okcidente de Antverpeno)?

Sabate, ni organizas transliman biciklan ekskurson (tuttagan) al la vilaĝeto Doel kaj al Saeftinghe, la 'dronita lando', naturregiono en Zeeuws-Vlaanderen (Nederlando), iom okcidente de Antverpeno. La ekskurso enhavas piknikon kaj gvidado en la vizitcentro.

Vi trovas mapojn de tiu loko tie kaj tie.




Lasta adapto: 22-02-2010