Savojo estas regiono en la francaj Alpoj, en sud-orienta Francio. Tie sur areo de 53 000 ha lokiĝas la nacia parko Vanoise [vanuáz]. En ĝi troviĝas raraj sovaĝaj kaproj, ĉamoj, marmotoj, ermenoj, reĝaj agloj. La parko havas 107 montopintojn, iuj el kiuj altas pli ol 3000 m super la marnivelo. Kelkaj el la montaj specioj similas al tiuj, kiuj troveblas en la plej norda parto de Eŭropo: urogalo, tetro kun liroforma vosto, bonazio.

Ermenoj, leporoj kaj lagopoj en la francaj Alpoj, samkiel en la ekstrema nordo de Eŭropo, ŝanĝas siajn kolorojn por adaptiĝi al la laŭsezone ŝanĝiĝanta medio. Vintre ili surhavas neĝe blankan felon aŭ plumaron kaj somere terkolore brunmakulan. Ankaŭ inter la alpaj plantoj troveblas iuj similaj al specioj nordiaj, sed ankaŭ multaj tute malsimilaj, ĉar la grundo ĉi tie malsamas. Ĝi enhavas kalkon, kaj krome la sezono de lumado kaj kreskado ĉi tie pli longas, ol tiu ekzemple en Laponio. Cetere, ĉi tie mankas la somera lumo tagnokta de la regiono trans la arkta cirklo, kaj la vintra mallumo.

Plej sube sur la deklivoj kreskas abioj kaj foliarboj, pli supre larikoj, piceoj kaj cembroj. Nordeŭropanon mirigas la fakto, ke ĉi tie entute mankas nanaj betuloj, kiuj en Laponio kovras la teron tuj sude de la senarba zono. En la Alpoj la opozicion sudo-nordo iel anstataŭas la opozicio alto-malalto. La klimato kaj vetero en Savojo dependas de la altitudo.

Por naturamantoj Vanoise estas grandioza travivaĵo: 500 km da padoj, markitaj per ne tro atentokaptaj lignaj indikiloj, ebligas, ke la migrantoj ekkonu la flaŭron, faŭnon kaj geologion de tiu parko, kiu apudas la italan nacian parkon Granda Paradizo. Do, bestoj, plantoj kaj homoj profitas ilian komunan ŝirmon.

Ĉe la norda rando de la nacia parko Vanoise situas la malgranda, sed tre bone konata urbo Bourg-Saint-Maurice [bur sen morís], kiun oni facile atingas per trajno el Lyon [lión]. Tien veturas migrantoj, grimpistoj kaj praktikantoj de vintraj sportoj tra oftaj tuneloj. Per kablo-tramo kaj skiliftoj ili supreniras por profiti la skieblajn deklivojn, proksime al kiuj je ilia dispono estas restoracioj, hoteloj kaj montodomoj. Ankaŭ lernejanoj multope vizitadas ski-lernejojn. Sen bona instruado oni ja ne povus ekuzi modernajn skiojn sur la skiejoj. Lerninte skii, oni fariĝas konsumantoj. Do, sporto kaj feriado vivigas la savojajn urbetojn.

Kompare kun la altaj montoj la skicentroj aspektas kiel nanoj, kiel alumetskatoloj. Feliĉe ili estas farbitaj ne-okulfrape. Eĉ pli nerimarkeble tamen staras la malnovaj dometoj kamparaj sur mallarĝa ebenaĵo ĉe kruta deklivo. Ili dense situas unu ĉe la alia. Inter ili ne troveblas ekzemple loko por parkejo, ĝardeno aŭ korto. Infanoj – tre malpliiĝintaj nuntempe ĉi tie – ludas kutime en subtegmento de la domo, kie blovetadas freŝa vento, aŭ en eta kuirejo-vivĉambro. El la lignaj balkonoj oni rigardas trans valoj al neĝaj montopintoj. Tamen ofte nuboj aŭ nebulo vualas kaj kaŝas la vidaĵon. La vojo al tiuspeca vilaĝeto serpentumas sur la monto, serĉante aliron. Por atingi ĝin necesas supreniri 600 m, kio postulas dekon da kilometroj da piedirado aŭ aŭtado. La ŝoseo danĝeras pro subitaj ĝirejoj kaj abismorandoj. Tial la aŭto-rapido permesata estas nur 30 km hore.

Se oni rajtas gasti en malnova montvilaĝeto en Savojo, oni ne povas ne miri pri la adaptiĝo de homo. Per naturŝtonoj li kapablis konstrui loĝejojn, kiuj eltenas neĝon kaj froston. Iliaj anguloj ne ĉie ortas, kaj la muroj ofte ne rektas, kaj lavango aŭ ŝtormo certe detruus ilin facile. Jarcentojn la domoj ŝirmis brutojn kaj brutbredistojn. Oni vivis simple, eĉ primitive, produktante lakton, fromaĝon, lanon, belajn manlaboraĵojn. Se okazis mortiga akcidento, oni starigis krucon. Kapeloj kaj preĝejetoj estis konstruataj. Nomoj de militpereintoj restas gravuritaj en ŝtono. La impona naturo tie ĉiam pliigis religiemon. La homo neeviteble sentis sian negravecon kaj senhelpecon kompare al la neregebla naturo.

Nun la vivkondiĉoj ŝanĝiĝas. Iuj vilaĝanoj ne plu trovas la montaran vivon ebla. La ordonoj kaj direktivoj de Eŭropa Unio faras la daŭrigon de brutbredista vivo tro malfacila, ĉar la modernigado de iloj kaj metodoj estas tro multekosta. Oni ne facile trovas alian laboron surloke. Gejunuloj foriras; maljunuloj mortas unu post la alia. Domoj ruiniĝas aŭ estas aĉetataj de eksterlandaj riĉuloj por uzi ilin kiel vilaojn.

La kostoj superas la monrimedojn de lokaj loĝantoj. Feliĉas tiu, kiu trovas laboron sube en la urbeto kaj povas mem ferii en la domo de siaj praavoj supre en la montaro, aŭ tiu, kies emeritiĝintaj gepatroj havas sufiĉajn pension, sanon kaj talenton por okupiĝi pri la riparado kaj bontenado de montara domo.

Vizitantoj kaj traveturantoj per aŭtoj vidas la kadukiĝon de montaraj domoj. Fuĝante el la urboj kaj sekvante turismajn reklamojn, ili plurapidas al pli gajaj lokoj. Haltantoj eble ekaprezas la persistemon kaj inventemon de antaŭuloj, kiuj obstine kroĉis sin al malfacilaj kaj solecaj deklivoj kaj tie ekloĝis. Oferante siajn vivoforton kaj energion, ili povis labori kaj plene ĝui la naturdonacojn de Savojo.

SALIKO