En la nord-okcidenta ekstremo de Argentino, iom sude de la tropiko de Kaprikorno, estas unika fervojlinio. Ĝi komenciĝas en urbo Salta (1187 metroj super la marnivelo), supreniras ĝis 4250 metroj, trapasas Andojn kaj atingas fine la ĉilian havenurbon Antofagasta ĉe la Pacifika Oceano. Ĝi estas grandioza atingaĵo inĝeniera, ĉar por la supreniĝo oni uzas nek dentradojn, nek dentrelojn, sed zigzagojn kaj rondojn. La fervojo trapasas 31 pontojn, 13 viaduktojn kaj uzas 21 tunelojn.

La unuaj studoj pri la tereno estis faritaj fine de la 19a jarcento, sed la konstrulaboroj ne ekis ĝis 1921. Ilin gvidis usona inĝeniero Richard Maury (Philadelphia, 1882-1950, Córdoba). Post 9000 tagoj da peza kaj akcidentplena laboro oni oficiale inaŭguris la fervojon en 1948. Por ties konstruado laboris miloj da diversnaciuloj. Legendo asertas, ke unu el ili estis Josip Broz, la posta marŝalo Tito el Jugoslavio. Tamen iuj opinias, ke temas pri samnomulo.

Sur sektoro de tiu fervojlinio en 1972 oni lanĉis turisman itineron „Trajno al la nuboj”. Ekde aprilo ĝis novembro, kiam komenciĝas la pluva sezono, almenaŭ unu fojon semajne dizela lokomotivo veturas, tirante dek vagonojn por 600 pasaĝeroj kun medicina fako – oni ja povus suferi pro la altitudo! –, manĝejo, trinkejo (kie oni povas vane trinki kokaan teon kontraŭ altituda malbonfarto) kaj poŝtservo. En ĉiu vagono, provizita per oksigenmaskoj, estas ĉiĉerono. Oni ankaŭ povas uzi aŭdgvid-servon kvinlingvan. Krome folklora muzikistaro akompanas la vojaĝantojn.

La veturo komenciĝas frumatene en Salta, ĉefurbo de la samnoma provinco, nomo kiu devenas de la indiĝena ajmara vorto sagta, kies signifo estas „tre bela”. En la urbo estas konstruaĵoj kun ornamitaj kradoj el la hispana periodo, mallarĝaj stratoj kaj trotuaroj. Ĝi situas en fekunda valo, kie oni produktas tabakon kaj kultivas fruktojn kaj legomojn. Baldaŭ la verda valo restas malantaŭe kaj ekas seka sovaĝejo kun kaktoj kaj tolao-arbetoj (scienca nomo Baccharis tola), kiu donas rezinriĉan brullignon. Kelkaj montoj aspektas blankaj, ne pro la neĝo, sed pro konsisto de la grundo. Gvanakoj, lamoj, vikunoj kaj andaj vulpoj longavostaj videblas el la vagonaro. Por trapasi pitoreskan intermonton plurkoloran, la trajno alproksimiĝas al la altebenaĵo Puna je 3500 metroj. En la urbeto San Antonio de los Cobres [san antonjo de los kobres] estas halto kaj la pasaĝeroj povas ĝui la freŝan kaj sekan aeron, aĉeti buntajn metiaĵojn de la indiĝenaj loĝantoj: ĉapelojn, veŝtojn, muzikilojn, kokafoliojn, brakringojn, gantojn, koltukojn, ornamaĵojn, kovrilojn, ponĉojn, dolĉaĵojn kaj multe pli. Ĝis tiu momento ŝajnas, ke en tiu negastama kaj dezerta regiono ne loĝas homoj.

Post 15 km estas la plej alta punkto: viadukto La Polvorilla [polborija], kurba, 224 metrojn longa kaj 70 metrojn alta, kun ŝtuparoj, ebligantaj al la vizitantoj malsupreniri ĝis la fundo de la intermonto. Antaŭ ol atingi La Polvorilla, la lokomotivo moviĝas laŭ paralelaj reloj al la fino de vagonaro kaj ekpuŝas ĝin en mala direkto. Tiam komenciĝas la reveturo. Ĝis tiu punkto la trajno veturis 217 km, trapasis 29 pontojn, uzis 21 tunelojn, 13 viaduktojn, 2 rondojn kaj 2 zigzagojn. La lasta duono de reveno okazas nokte. Post 15 horoj la vojaĝo finiĝas.

Dum la sudhemisfera somero (decembro-marto) sur la sama fervojlinio funkcias alia turisma itinero „Trajno de la suno” de Salta. La veturo estas pli mallonga (proksimume la duono de la linio „Trajno al la nuboj”) kaj oni supreniras nur ĝis 3500 metroj. Tamen la trajno trapasas nur du zigzagojn kaj du rondojn. Dum la haltoj la pasaĝeroj povas ekskursi kaj promeni. Post tagmanĝo, en bela bieno ĉe monto, indas viziti la antaŭinkaajn ruinojn de Santa Rosa de Tastil [tastíl] (1000-1400 p.K.), situanta sur 12 hektaroj, kun domoj, tomboj, salonoj kaj stratoj. En tiu ĉi arkeologia parko estas muzeo, kie oni povas admiri ceramikaĵojn, teksilojn el osto, ligno aŭ ŝtono, ponĉojn, tapiŝojn, ŝtofojn kaj aliajn teksaĵojn, ornamitajn per desegnoj kaj koloroj, sur kiuj vidiĝas homaj, birdaj kaj geometriaj figuroj.

Sed en Salta ne ekzistas nur trajnoj. Multaj aliaj allogaĵoj troveblas ĉi tie: riĉa folkloro kaj gastronomio, en kiuj intermiksiĝas tradicioj de praloĝantoj kaj hispanoj. Ĝi estas regiono de altkvalitaj vinoj. Tuta aro da antikvaj, pitoreskaj preĝejoj kaj kapeloj situas dise en la provinco. Estas taŭgaj lokoj por sportado, varmbanejoj kaj tri naciaj parkoj – du el ili por konservado de subtropika arbaro sur la orienta flanko de la Antaŭ-Andoj (El Rey kaj Baritú) kaj unu, kies ĉefa vegetaĵo estas kaktoj (Los Cardones).

Vidu la TTT-paĝojn: www.redsalta.com (hispane), www.ripioturismo.com.ar (hispane, angle), www.trenalasnubes.com.ar (hispane, germane, portugale, angle), www.lavelozturismo.com.ar (hispane, angle).

Marta SOLÍS