Kiam proksimume antaŭ duonjarcento fotistoj komencis uzi fulmolumilojn, se la fotilo estis proksima al la fotota persono, ekzemple ĉe portretado, sur la kolora bildo la okuloj aperis ruĝaj. Kial? Ĉar fulmilojn oni uzas en mallumo aŭ en malforta lumo; en tiaj kondiĉoj la pupilo larĝiĝas por enlasi sufiĉan lumon en la okulon. Se la pupilo estas larĝa, videblas la interna parto de la okulo, la retino, kies koloro, pro la densa reto de sangokapilaroj, estas ruĝa. Do, ankaŭ la fotilo kaptas kaj konservas tiujn ruĝaspektajn okulojn; ja la forta ekbrilo de la fulmilo kaj la malfermo de fotila diafragmo estas samtempaj. Do, pro la rapidega lumintensiĝo la pupilo ne havas tempon mallarĝiĝi kaj aperas la ruĝa fono.

Jam delonge la koloro de la okuloj aspektas pli natura ol antaŭe sur la kolorfotoj. La ruĝokulan fenomenon oni sukcesis forigi jene: la fulmilo, antaŭ la forta ekbrilo, pafas mallongajn lumimpulsojn. La okulo perceptas ilin, kaj la pupilo mallarĝiĝas reage. Kiam okazas la vera ekbrilo, la okulfono kaj ĝia koloro jam estas preskaŭ nevideblaj, kaŝitaj de la okula iriso, kovranta la pupilon. Tial, sur la foto bildiĝas okuloj kun naturaj koloroj. Tio validas ankaŭ por la ciferecaj fotiloj.

János SÁRKÖZI